Prononco de panlingvo
Panlingvo uzas la bazan latinan alfabeton. Jen la panlingva alfabeto.
A B C D E F G H I J K L M N O P R S T U V X Y Z
En Panlingvo ĉiu litero kaj literkunmetaĵo reprezentas ĉiam unu saman sonon. Ne estas sensonaj literoj.
Fonemaro
La tuta fonemaro de Panlingvo estas en la suba tabelo.
| Lipa | Alveola | Palata | Vela | Glota | |
|---|---|---|---|---|---|
| Plozivo | b p | t d | k g | ||
| Affrikato | c [ts] | ch [tʃ] j [dʒ] | x [ks] | ||
| Frikativo | f | s z | sh [ʃ] | h | |
| Naza | m | n | ng [ŋ] | ||
| Lateralo | l | ||||
| Trilo | r | ||||
| Duonvokaloj | v [w] | y [j] | |||
| Malvastaj vokaloj | u | i | |||
| Duonvastaj vokaloj | o | e | |||
| Vastaj vokaloj | a | ||||
| Malantaŭa | Centra | Antaŭa |
Vokaloj
Panlingvo havas sis vokalojn.
- a = [a]
A estas prononcita kiel en Esperanto. - e = [e]
E estas prononcita kiel en Esperanto. - i = [i]
I estas prononcita kiel en Esperanto. - o = [o]
O estas prononcita kiel en Esperanto. - u = [u]
U estas prononcita kiel en Esperanto.
Duonvokaloj
- v = [w] ~ [ʋ] ~ [v]
V estas prononcata kiel esperantaj ŭ, sed kelkaj paronlantoj povas prononci ĝin kiel v. - y = [j]
Y estas prononcata kiel esperanta j.
Konsonantoj
Panlingvo enhavas la sekvajn konsonantojn.
- b = [b]
- c = [ts]
kiel en Esperanto. - ch = [tʃ]
Ch estas prononcata kiel esperanta ĉ. - d = [d]
- f = [f]
- g = [g]
- h = [h] ~ [x]
H estas prononcata kiel esperanta h. - j = [dʒ]
J estas prononcata kiel esperanta ĝ. - k = [kʰ] ~ [k]
- l = [l]
- m = [m]
- n = [n] ~ [ŋ]
N estas prononcata alveolare krom en kunmetaĵoj nk kaj ng, kie ĝi estas velara [ŋ]. Vortfine, la g en ng povas esti surda. Ekz. pang povas esti prononcita [paŋ] aŭ [paŋg]. - p = [pʰ] ~ [p]
- r = [r] ~ [ɹ]
R estas prononcata kiel en la rusa aŭ kiel en la nordamerika angla. - s = [s]
S estas ĉiam sensonora kiel en Esperanto. - sh = [ʃ]
Sh estas prononcata kiel esperanta ŝ. - t = [tʰ] ~ [t]
- x = [ks] ~ [s]
X estas prononcata ks, kiam ĝi estas inter vokaloj. Ekz. maxim estas prononcata /maksim/. In aliaj lokoj oni povas prononci ĝin kiel s, ekz. max /mas/, xenon /senon/ ~ /ksenon/. - z = [z] ~ [dz]
Aldonaj literoj kaj sonoj
Panlingvo havas ankaŭ aldonajn literojn kaj literkunmetaĵojn, kiujn oni povas uzi nur en eksteraj vortoj, kiuj ne apartenal al la normala vortaro de Panlingvo, ekz. nomoj de lokoj, homoj kaj lokaj aĵoj
- kh = [x]
Kh estas prononcata kiel esperanta Ĥ. - gh = [ɣ]
Voĉa Ĥ, t.e. voĉa velara frikativo. - ph = [ɸ]
Voiceless bilabial fricative - bh = [β] Senvoĉa bilabiala frikativo.
- q = [q]
Senvoĉa uvulara plozivo. - qh = [χ] Senvoĉa uvulara frikativo.
- rh = [ʀ] ~ [ʁ]
Voĉa uvulara trilo aŭ frikativo, sama kiel rh en rhume en la pariza franca lingvo. - th = [θ]
Senvoĉa dentala frikativo, sama kiel th en la angla vorto thing. - dh = [ð]
Voĉa dentala frikativo, sama kiel th en la angla vorto they. - zh = [ʒ]
Zh estas prononcata kiel esperanta Ĵ. - w = = [w] ~ [ʋ] ~ [v]
W estas prononcata same kiel v.
La aldonaj literoj kaj literduopoj estas uzataj nur loke. Ilia funkcio estas helpi transskribi nomoj en lokaj lingvoj en la globan lingvon tiel, ke lokaj homoj povas rekoni ilin. Se vi ne scias kiel prononci aldonajn sonojn, tio ne estas problemo. La literoj c, q kaj w eblas esti prononcita same kiel ch, k kaj v, kaj la literduopoj eblas esti prononcita kiel la baza litero sen h. Ekzemple, oni povas prononci zh simple kiel z en la simpligita internacia akcento.
Ekzemple, la nomo de la ĉefurbo de Grekujo estas "Αθήνα" /aθina/ en la loka lingvo, la greka. En Panlingvo tiu nomo estas skribita "Athina". Oni povas prononci ĝin aŭ /aθina/ (kiel greke) aŭ /atina/ (en la simpligita internacia akcento).
Pliaj ekzemploj:
Khartum Ĥartumo (la ĉefurbo de Sudano)
Rhone Rodano (riverego "Rhône" en Francujo kaj Svislando)
Akcento
La akcento estas je la vokalo antaŭ la lasta konsonanto.
- mau /máu/, hotel /hotél/
- novi /nówi/, muzike /muzíke/, arabi /arábi/
-
dunia /dúnia/, arabia /arábia/
dunia sa momi sundari planete.
/dúnia sí mómi sundári planéte./me vola loga komuni baxe, le sa panlingue.
/mé wóla lóga komúni báʃe, lé sí pandúnia./
Uskleco
Panlingvon oni normale skribas per minusklaj literoj. Majusklajn literojn eblas uzi komence de frazoj kaj nomoj, ekzemlpe de personoj aŭ lokoj, sed tio ne esta deviga.
Minuskloj ne estas necesaj, pro tri kialoj:
- La skribo reprezentas la parolsonojn, kaj ne estas "majusklaj sonoj" en parolado, ekzemple komence de personaj nomoj kaj ceteraj kazoj.
- La plej multaj skrib-sistemoj kaj alfabetoj el la mondo ne havas kaj minusklojn kaj majusklojn, sed ĉiu signo havas unu solan formon.
- Estas pli simple, uzi nur minusklojn.
Noto: Ne estas erare, uzi majusklojn. Foje oni faras tion por kutimo en aliaj lingvoj. Sed majuskloj estas ne-necesaj kaj ne-rekomendataj.
En panlingvo majusklojn oni uzas en la internaciaj normaj akronimoj kaj simboloj, ekzemple: 10 Mb (des megobite), 100 Gb (hon gigobite), 2 mm (dul milometre), 1 kJ (un kilojul).
Silaboj
[-] Eblas dividi vortoj per streketo inter la elparolataj silaboj. Ekzemple: ka-fe, yu-mor, pos-te.
Interpunkcio
. Ĉiaj frazoj povas finiĝi per punkto.
? Demandoj povas finiĝi per demando-signo anstataŭ punkto.
! Kri-signo montras laŭton aŭ emfazon.
... Tripunkto montras nefinitan frazon aŭ necertecon.
: Dupunkto montras komencon de klarigo aŭ listo.
, Komo indikas etan paŭzon aŭ apartigo inter listeroj.
En neformalaj tekstoj, miensimboloj kaj emoĝioj povas uziĝi por montri humoron.
Ekzemple :) montras ĝojon kaj :( montras malĝojon.
me vida te :)
= Mi vidas vin.
me no vida te :(
= Mi ne vidas vin.
Vorto-strukturo
La plej ofta vorto-strukturo estas KVKV, kie K estas konsonanto kaj V estas vokalo.
La plej malfacila vorto estas KLVKKVK, kie L estas likva konsonanto (l aŭ r). Ekzemple kristal estas tia vorto.
Komencaj konsonantoj povas esti nur jenaj:
- Iu ajn sola konsonanto, escepte de /ŋ/
- Oklusiva konsonanto kaj likva konsonanto
- pl, bl, kl, gl
- pr, br, tr, dr, kr, gr
La permesitaj vorto-finaj konsonantoj estas: f, h, l, m, n, ng, r, s, x, v, y