Saltu al enhavo

Substantivoj

Senflekciaj

Substantivo estas vorto kiu prezentas aferon. Substantivoj estas senfleksiaj, kiel aliaj vortospecoj en panlingvo. Do oni uzas la saman formon por ununombra, multnombra, difina kaj nedifina senco.

petre – ŝtono, ŝtonoj, la ŝtono, la stonoj
meze – tablo, tabloj, la tablo, la tabloj
korse – seĝo, seĝoj
suy – akvo

Plejofte la nombro kaj la difineco estas evidenta, se ĝi estas jam priklarigita antaŭe en la teksto aŭ pro ĝenerala kono. Ekzemple, normale la vorto sol temas pri la suno kaj lun temas pri la luno; nia nura suno kaj luno.

Nombro

Substantivoj havas la saman formon en la singularo kaj la plularalo. Oni povas esprimin nombron per numeraloj kiam ĝi estas utila.

korse – seĝo aŭ seĝoj
un korse – unu seĝo
du korse – du seĝoj
tri korse – tri seĝoj
multi korse – multe da seĝoj; seĝoj

Genro

Panlingue ne havas gramatikan genron (t.e. maskla, femala kaj neŭtra kategorioj).

Kelkaj vortoj enhavas naturan genron. Ekzemple fem (ino) estas femala kaj man (viro, icxo) estas maskla.