Saltu al enhavo

Bazaj reguloj

  1. Mondaj vortoj

    Pandunia estas egale monda lingvo. Internaciaj vortoj estas pruntita el ĉiuj partoj de la mondo al Pandunia. Ili estas adaptitaj al la prononcaj kaj skribaj sistemoj de Pandunia. Nur unu baza vorto estas pruntita kaj aldonaj vortoj estas kunmetitaj laŭ 12-a regulo.

    Legu pli.

  2. Prononco kaj skribado

    La skribsistemo estas simpla kaj laŭregula. Ĉiu vorto elparoliĝas kiel ĝi skribiĝas. Neniu litero estas silenta. Nur minusklaj literoj estas necesaj.

    Legu pli.

  3. Akcento

    La akcento estas sur la silabo, kiu estas antaŭ la lasta konsonanto.

  4. Vortklaso

    Pandunia estas analiza lingvo. Tio signifas, ke ĝiaj vortoj ne fleksiĝas aŭ ŝanĝas sian formon pro gramatiko. Tial la sama vorto povas funkcii en malsamaj gramatikaj roloj, ekzemple kiel substantivo, verbo, adjektivo aŭ adverbo, sen ŝanĝo de formo. Vortformoj ŝanĝiĝas nur kiam la signifo de la vorto ŝanĝiĝas.

    Ĉi tiu kohera sistemo estas ŝlosila faktoro por la gramatika simpleco de Pandunia ĉar ĝi ebligas rektan komunikadon sen vortformaj gramatikaj eraroj.

    Legu pli.

  5. Pronomoj

    La personaj pronomoj estas:
    mi 'mi', tu 'vi (ununombre)', ho 'ĝi, li aŭ ŝi', mimen 'ni', tumen 'vi (multenombre)', homen 'ili'.

    La posedaj pronomoj estas:
    mi di 'mia', tu di 'via', ho di 'ĝia, lia aŭ ŝia', mimen di 'nia', tumen di 'via', homen di 'ilia'.

    La demandaj pronomoj estas:
    ke 'kio', ke jan 'kiu', ke jan di 'kies'.

    Legu pli.

  6. Substantivoj

    Substantivoj neniam ŝanĝiĝas por indiki nombron, kazon aŭ genron. La nedifinaj artikoloj estas singulare un kaj plurale som. La difinaj artikoloj estas singulare da kaj plurale di.

    Legu pli.

  7. Nombrovortoj

    La kvantaj nombrovortoj estas:
    0 nil, 1 un, 2 du, 3 tri, 4 char, 5 pen, 6 luk, 7 set, 8 bat, 9 nau, 10 des.
    Pli grandaj ol dek: 11 des un, 12 des du, 13 des tri, ktp.
    Dekoj: 20 du des, 30 tri des, 40 char des, ktp.
    Centoj: 100 un cent, 200 du cent, 300 tri cent, ktp.
    Miloj: 1000 un kil, 2000 du kil, 3000 tri kil, ktp.

    Kvantaj nombrovortoj iĝas ordaj kiam ili estas metita post la substantivo.

    parte un – la unua parto
    parte du – la dua parto
    parte tri – la tria parto
    ktp.

    Legu pli.

  8. Adjektivoj

    Adjektivoj kaj adverboj havas saman formon. Ili antaŭas la vorton, kiun ili modifas.

    un rapid loge – rapida parolo
    tu rapid loge. – Vi rapid parolas.

    La adjektivoj estas ĉiam metita antaŭ la substantivo, kies sencon ili modifas.

    • La komparo de egaleco estas par...ka (tiom...kiel).
    • La komparo de plieco estas max...ka (pli...ol).
    • La komparo de malplieco estas min...ka (malpli...ol).

    Legu pli.

  9. Adverboj

    Adverboj finiĝas per -o, kaj ili modifas verbojn, adjektivojn kaj aliaj adverbojn. Ili antaŭas la vorton, kiun ili modifas.

    multo rapi loge
    'tre rapida parolo'

    tu rapo loga.
    'Vi rapide parolas.'

    Legu pli.

  10. Verboj

    Verboj ne ŝanĝiĝas laŭ persono, nombro aŭ tenco. Helpaj verboj indikas tencon, aspekton kaj modon.

    • La helpverbo zai indikas daŭran agon.
    • La helpverbo leu indikas kompletan agon, kies rezulto influas la nunan situacion.
    • La helpverbo pas indikas pasintan agon.
    • La helpverbo vil indikas estontan agon.

    Legu pli.

  11. Vortordo

    La normala vortordo estas subjekto–verbo–objekto. La sama ordo estas uzata kaj en deklaroj kaj en demandoj.

    En la ĉarnira konstruo la objekto de la unua verbo rolas kiel la subjekto de la dua verbo.

    mi ples tu loge pandunia. – Mi petas ke vi parolas Pandunia.

    Oni povas forĵeti pronomojn kiam ili estas nenecesaj.

    mi ples tu loge pandunia.ples logu pandunia.
    – Bonvolu paroli Pandunian.

    Pasiva frazo estas kreita per helpo de verbo bi.

    pandunia bi loge. – Pandunia estas parolita.
    bi loge pandunia. – Oni parolas pandunian.

    Legu pli.

  12. Vortfarado

    En Pandunia, vortoj estas ŝanĝita nur kiam ilia signifo ŝanĝiĝas. Vortoj neniam ŝanĝiĝas por indiki gramatikaĵojn.

    Oni povas krei novajn vortojn kunmetante aliajn vortojn. La ĉefa vorto ĉiam staras je la fino. Liga vokalo -o- povas esti metita en centron.

    hur- 'libero' + ist- 'subtenanto' → huriste 'liberalisto'

    poste 'poŝto' + sinduk 'kesto' → postosinduk 'leterkesto'

    La konekta vokalo, -o-, povas esti metita inter la elementojn precipe en kunmetitaj vortoj, kiuj venas de la greka lingvo.

    dem ('popolo') + kratia ('regado') = demokratia ('demokratio')

    Legu pli.