Saltu al enhavo

Prononco de pandunio

Pandunio uzas la bazan latinan alfabeton. Jen la pandunia alfabeto kaj prononco laŭ Esperanta alfabeto.

Pandunia:  A  B   C   D  E  F  G   H   I   J   K  L  M  N  O  P  R  S  T  U  V  X  Y  Z
Esperanta: a  b  ŝ/ĉ  d  e  f  g  h/ĥ  i  ĵ/ĝ  k  l  m  n  o  p  r  s  t  u  ŭ  ks j  z

En pandunio ĉiu litero reprezentas ĉiam unu saman sonon. Ne estas sensonaj literoj.

Fonemaro

La tuta fonemaro de Pandunia estas en la suba tabelo.

Lipa Alveola Palata Vela
Plozivo b [b] p [b] t [t] d [d] k [k] g [g]
Affrikato c [tɕ] j [dʑ]
Frikativo f [f] s [s] z [z] h [x ~ h]
Naza m [m] n [n]
Lateralo l [l]
Trilo r [r ~ ɹ]
Duonvokaloj v [w ~ ʋ] y [j]
Malvastaj vokaloj u [u] i [i]
Duonvastaj vokaloj o [o̞] e [e̞]
Vastaj vokaloj a [a]
Malantaŭa Centra Antaŭa

Aldonaj literoj kaj sonoj

Pandunia havas ankaŭ aldonajn literojn kaj literkunmetaĵojn, kiujn oni povas uzi nur en eksteraj vortoj, kiuj ne apartenal al la normala vortaro de Pandunia, ekz. nomoj de lokoj, homoj kaj lokaj aĵoj

  • ch = [tʃ]
    Ch estas prononcata kiel esperanta Ĉ.
  • kh = [x]
    Kh estas prononcata kiel esperanta Ĥ.
  • gh = [ɣ]
    Voĉa Ĥ, t.e. voĉa velara frikativo.
  • ph = [ɸ]
    Voiceless bilabial fricative
  • bh = [β] Senvoĉa bilabiala frikativo.
  • q = [q]
    Senvoĉa uvulara plozivo.
  • qh = [χ] Senvoĉa uvulara frikativo.
  • rh = [ʀ] ~ [ʁ]
    Voĉa uvulara trilo aŭ frikativo, sama kiel rh en rhume en la pariza franca lingvo.
  • th = [θ]
    Senvoĉa dentala frikativo, sama kiel th en la angla vorto thing.
  • dh = [ð]
    Voĉa dentala frikativo, sama kiel th en la angla vorto they.
  • zh = [ʒ]
    Zh estas prononcata kiel esperanta Ĵ.
  • w = = [w] ~ [ʋ] ~ [v]
    W estas prononcata same kiel v.

La aldonaj literoj kaj literduopoj estas uzataj nur loke. Ilia funkcio estas helpi transskribi nomoj en lokaj lingvoj en la globan lingvon tiel, ke lokaj homoj povas rekoni ilin. Se vi ne scias kiel prononci aldonajn sonojn, tio ne estas problemo. La literoj c, q kaj w eblas esti prononcita same kiel ch, k kaj v, kaj la literduopoj eblas esti prononcita kiel la baza litero sen h. Ekzemple, oni povas prononci zh simple kiel z en la simpligita internacia akcento.

Ekzemple, la nomo de la ĉefurbo de Grekujo estas "Αθήνα" /aθina/ en la loka lingvo, la greka. En Pandunia tiu nomo estas skribita "Athina". Oni povas prononci ĝin aŭ /aθina/ (kiel greke) aŭ /atina/ (en la simpligita internacia akcento).

Pliaj ekzemploj:
Khartum Ĥartumo (la ĉefurbo de Sudano)
Rhone Rodano (riverego "Rhône" en Francujo kaj Svislando)

Akcento

La akcento estas je la vokalo antaŭ la lasta konsonanto.

  • mau /máu/, hotel /hotél/
  • nova /nóve/, muzike /muzíke/, arabi /arábi/
  • dunia /dúnia/, arabia /arábia/

    dunia es mimen su mei planeta.
    /dúnia és mímen su méi planéta./

    mi voli logu komun basa, le es pandunia.
    /mí vóli lógu komún bása, lé és pandúnia./

Uskleco

Pandunion oni normale skribas per minusklaj literoj. Majusklajn literojn eblas uzi komence de frazoj kaj nomoj, ekzemlpe de personoj aŭ lokoj, sed tio ne esta deviga.

Minuskloj ne estas necesaj, pro tri kialoj:

  1. La skribo reprezentas la parolsonojn, kaj ne estas "majusklaj sonoj" en parolado, ekzemple komence de personaj nomoj kaj ceteraj kazoj.
  2. La plej multaj skrib-sistemoj kaj alfabetoj el la mondo ne havas kaj minusklojn kaj majusklojn, sed ĉiu signo havas unu solan formon.
  3. Estas pli simple, uzi nur minusklojn.

Noto: Ne estas erare, uzi majusklojn. Foje oni faras tion por kutimo en aliaj lingvoj. Sed majuskloj estas ne-necesaj kaj ne-rekomendataj.

En pandunio majusklojn oni uzas en la internaciaj normaj akronimoj kaj simboloj, ekzemple: 10 Mb (des megobite), 100 Gb (hon gigobite), 2 mm (dul milometre), 1 kJ (un kilojul).

Silaboj

[-] Eblas dividi vortoj per streketo inter la elparolataj silaboj. Ekzemple: ka-fe, yu-mor, pos-te.

Interpunkcio

[.] Ĉiaj frazoj povas finiĝi per punkto.

[?] Demandoj povas finiĝi per demando-signo anstataŭ punkto.

[!] Kri-signo montras laŭton aŭ emfazon.

[...] Tripunkto montras nefinitan frazon aŭ necertecon.

[:] Dupunkto montras komencon de klarigo aŭ listo.

[,] Komo indikas etan paŭzon aŭ apartigo inter listeroj.

En neformalaj tekstoj, miensimboloj kaj emoĝioj povas uziĝi por montri humoron.