Saltu al enhavo

La 10 reguloj de Panglo

Panglo estas tiel simple ke ĝia baza gramatiko povas esti priskribita per nur dek reguloj, kiuj enhaviĝas en unu paĝo de papiro. Panglo ne enhavas esceptojn.

  1. Mondaj vortoj: Panglo estas egale monda lingvo. Internaciaj vortoj estas pruntita el ĉiuj partoj de la mondo al Panglo. Ili estas adaptitaj al la prononcaj kaj skribaj sistemoj de Panglo. Unu baza radiko estas prenita kaj aldonaj vortoj estas konstuitaj el ĝi laŭ regulo la 10a regulo.
  2. Prononcado kaj skribado: La skribsistemo estas simple kaj laŭregule. Ĉiu vorto estas prononcita ekzakte kiel ĝi estas skribita. Preskaŭ ĉiuj literoj kaj literkombinaĵoj indikas ĉiam la saman sonon.
  3. Regula akcento: Kiam la vorto enhavas unu aŭ du silabojn, la unua silabo estas la akcentita. Kiam la vorto enhavas tri aŭ pli da silaboj, la dua silabo estas la akcentita.
  4. Substantivoj: Substantivoj neniam ŝanĝiĝas por indiki nombron, kazon aŭ genron. La nedifinaj artikoloj estas singulare un kaj plurale som. La difinaj artikoloj estas singulare da kaj plurale di.
  5. Nombrovortoj: La kvantaj nombrovortoj estas:
    • 0 zero, 1 un, 2 due, 3 tri, 4 for, 5 faive, 6 sixe, 7 seven, 8 eite, 9 nain, 10 ten.
    • Pli grandaj ol dek: 11 ten un, 12 ten due, 13 ten tri, etc.
    • La dekoj: 20 due ten, 30 tri ten, 40 for ten, etc.
    • La centoj: 100 un hunde, 200 due hunde, 300 tri hunde, etc.
    • La miloj: 1000 un tauzen, 2000 due tauzen, 3000 tri tauzen, etc.
    • La kvantaj nombrovortoj iĝas la ordajn kiam ili estas metita post la substantivo.
  6. Adjektivoj: La adjektivoj estas ĉiam metita antaŭ la substantivo, kies sencon ili modifas.
    • La komparo de egaleco estas as...as (tiom...kiel).
    • La komparo de plieco estas mor...dan (pli...ol).
    • La komparo de malplieco estas les...dan (malpli...ol).
  7. Pronomoj:
    • La personaj pronomoj estas: mi mi, tu ci, he li aŭ ŝi, wi ni, yu vi, de ili.
    • La posedpronomoj estas: mi's mia, tu's cia, he's lia aŭ ŝia, wi's nia, yu's via, de's ilia.
    • La demandpronomoj estas: wa kio, hu kiu, hu's kies.
  8. Verboj: La verbo ne ŝanĝiĝas pro nombro, persono aŭ tenco.
    • La helpverbo is indikas pasantan agon.
    • La helpverbo has indikas pasintan agon, kies rezulto influas la nunan situacion.
    • La helpverbo was indikas pasintan agon, kies rezulto ne influas la nunan situacion.
    • La helpverbo wil indikas estontan agon.
  9. Vortordo: La normala vortordo estas subjekto – verbo – objekto, kaj en deklaroj kaj demandoj ktp.
  10. Vortokonstruado: En Panglo, vortoj estas ŝanĝita nur kiam ilia signifo ŝanĝiĝas. Vortoj neniam ŝanĝiĝas por indiki gramatikaĵojn.

Nombrovortoj

La bazaj nombroj aŭdiĝas preskaŭ same en Panglo kaj la angla. Tamen pli grandaj nombroj estas pli logike aranĝitaj en Panglo.

Unuj Dek kaj plie 20 kaj plie 30 kaj plie
0 zero 10 (un) ten 20 due ten 30 tri ten
1 un 11 ten un 21 due ten un 31 tri ten un
2 due 12 ten due 22 due ten due 32 tri ten due
3 tri 13 ten tri 23 due ten tri 33 tri ten tri
4 for 14 ten for 24 due ten for 34 tri ten for
5 faive 15 ten faive 25 due ten faive 35 tri ten faive
6 sixe 16 ten sixe 26 due ten sixe 36 tri ten sixe
7 seven 17 ten seven 27 due ten seven 37 tri ten seven
8 eite 18 ten eite 28 due ten eite 38 tri ten eite
9 nain 19 ten nain 29 due ten nain 39 tri ten nain
Unuj Dekoj Centoj Miloj
0 zero
1 un 10 (un) ten 100 un hunde 1000 un tauzen
2 due 20 due ten 200 due hunde 2000 due tauzen
3 tri 30 tri ten 300 tri hunde 3000 tri tauzen
4 for 40 for ten 400 for hunde 4000 for tauzen
5 faive 50 faive ten 500 faive hunde 5000 faive tauzen
6 sixe 60 sixe ten 600 sixe hunde 6000 sixe tauzen
7 seven 70 seven ten 700 seven hunde 7000 seven tauzen
8 eite 80 eite ten 800 eite hunde 8000 eite tauzen
9 nain 90 nain ten 900 nain hunde 9000 nain tauzen

Pli grandaj nombroj sekvas la saman logikon.

10'000 un ten tauzen
100'000 un hunde tauzen
1'000'000 un milion
10'000'000 un ten milion
100'000'000 un hunde milion
1'000'000'000 un tauzen milion

Notu! La vortoj "billion" kaj "milliard" ne estas uzata en Panglo ĉar ilia uzado estas malsama inter landoj. Anstataŭ on devus diri tauzen milion (mil milionoj) aŭ giga.

La prefiksoj de la Internacia sistemo de unuoj (SI) estas uzataj en normala parolado en Panglo. Ekzemple, oni dirus normale:
eite giga person is live in Dunia.
– Ok miliardoj da homoj vivas en la Mondo.

Prefikso Simbolo Eksponente Decimale
yota Y 10²⁴ 1 000 000 000 000 000 000 000 000
zeta Z 10²¹ 1 000 000 000 000 000 000 000
eksa E 10¹⁸ 1 000 000 000 000 000 000
peta P 10¹⁵ 1 000 000 000 000 000
tera T 10¹² 1 000 000 000 000
giga G 10⁹ 1 000 000 000
mega M 10⁶ 1 000 000
kilo k 10³ 1 000
hekto h 10² 100
desa da 10¹ 10

Monatoj

La nomoj de la monatoj estas:

  1. Januari – January
  2. Februari – February
  3. Marte – March
  4. April – April
  5. Mai – May
  6. June – June
  7. Yuli – July
  8. Auguste – August
  9. Setembre – September
  10. Otobre – October
  11. Novembre – November
  12. Desembre – December

Aldone Ramazan (Ramadano) estas la sankta naŭa monato de la islama luna kalendario.

Personaj pronomoj

La personaj pronomoj en Panglo estas:

Persono Singularaj Pluralaj
1a mi (mi) wi (ni)
2a tu (ci) yu (vi ĉiuj)
3a he (li aŭ ŝi) de (ili)

Ĉiuj pronomoj estas neŭtralaj pri genro en Panglo. Ni ne distingas la seksojn per la pronomoj. Do la tria singulara pronomo he signifas kaj li kaj ŝi (same kiel ri).

La dua singulara pronomo tu povas esti uzata en ĉiuj situacioj, kaj formalaj kaj neformalaj, ne zorgante pri la socia statuso kaj aĝo de la interparolantoj. Tiu uzado estas simile al la sveda du. Kvankam kelkaj parolantoj eble volas uzi tu nur kun familianoj kaj proksimaj amikoj. Tiam ĝia uzado estas proksime al la ĝermana du, franca tu, rusa ты (ty) kaj hindia तू (tū).

Oni povas ĉiam uzi la pluralan pronomon yu anstataŭ la singulara pronomo tu.

Posedpronomoj

La posedpronomoj estas farita simple per kombino de persona pronomo kaj la markilo de posedo 's.

Persono Singularaj Pluralaj
1st mi's (mia) wi's (nia)
2nd tu's (cia) yu's (via)
3rd he's (lia aŭ ŝia) de's (ilia)

Demandpronomoj

wa kio
hu kiu
hu's kies

Montraj pronomoj

La montraj pronomoj estas la samaj kiel la difinaj artikoloj:
da tiu
di tiuj

Ĉar ili ne montras distancon, oni povas aldoni vortojn hir (ĉi tie) kaj der (tie).

da hir haus = ĉi tiu domo
di hir haus = ĉi tiuj domoj
da der haus = tiu domo
di der haus = tiuj domoj