Modifovortoj
Modifovorto estas vorto, kiu priskribas econ de alia vorto. Panduniaj modifovortoj rolas kiel adjektivoj kaj adverboj en Esperanto. En pandunio, modifovortoj antaŭas la substantivon aŭ verbon kiun ili modifas.
Modifante substantivon
un neu gar
– nova aŭto
un suga gar
– rapida aŭto
men dai meza
– grandaj tabloj
men gau meza
– altaj tabloj
un hau jen
– bona homo
Kiam modifovorto sekvas substantivon, ĝi rolas kvazaŭ kiel verbo, kiu indikas staton. Tio estas, kiel adjektivaj verboj en Esperanto.
gar es neu.
– La aŭto novas. (Aŭ: La aŭto estas nova.)
bagre es suga.
– Tigroj rapidas. (Aŭ: Tigroj estas rapidaj.)
Kompreneble, eblas ke modifovortoj aperu je ambaŭ flankoj de substantivo.
un neu gar es suga. – Nova aŭto estas rapida.
Modifante verbon
tu suga loga.
– Vi rapide parolas.
damen hau kitaba.
– Ili bone skribas.
tu mei di kitabu.
– Vi bele skribas.
damen suga di marce.
– Ili rapide promenas.
Modifante alian modifovorton
Modifovorto povas modifi ankaŭ alian modifovorton. Aldoni partiklon di inter la modifanta kaj la modifata.
un dai di_ hau buku
– grande bona libro
poli bala di ame ja jen
– forte amantaj homoj
Komparoj
Modifovortoj povas esti komparataj.
- max (pli) signifas komparo de plieco
- maxim (la plej) signifas komparo de plejeco
- min (malpli) signifas komparo de malplieco
- minim (malplej) signifas komparo de malplejeco
- par (same, egale) signifas komparo de sameco
Partiklo ko rilatas komparvortoj al la fonto de komparo.
aple es max hau ka oranje.
– Pomoj estas pli bonaj ol oranĝoj.
oranje es min hau ka aple.
– Oranĝoj estas malpli bonaj ol pomoj.
tu loga par hau ka mi.
– Vi parolas same bone kiel mi.