Saltu al enhavo

Substantivoj

. Senflekciaj

Substantivo estas vorto kiu prezentas aferon. Substantivoj estas senfleksiaj, kiel aliaj vortospecoj en pandunio. Do oni uzas la saman formon por ununombra, multnombra, difina kaj nedifina senco.

ite – ŝtono, ŝtonoj, la ŝtono, la stonoj
meza – tablo, tabloj, la tablo, la tabloj
kursi – seĝo, seĝoj
sui – akvo

Plejofte la nombro kaj la difineco estas evidenta, se ĝi estas jam priklarigita antaŭe en la teksto aŭ pro ĝenerala kono. Ekzemple, normale la vorto sol temas pri la suno kaj luna temas pri la luno; nia nura suno kaj luno.

Kunmetante du aŭ pli da vortoj, oni kreas novan vorton. La lasta vorto en tia kunmetita ĉeno estas la kerna vorto. La aliaj vortoj, kiuj antaŭas la kernan vorton, nur modifas ĝian sencon.

sol foto – suna lumo
luna foto – lun lumo
luna ite – luna ŝtono

Nombro

Substantivoj havas la saman formon en la singularo kaj la plularalo. Oni povas esprimin nombron per numeraloj kiam ĝi estas utila.

kursi – seĝo aŭ seĝoj
un kursi – unu seĝo
du kursi – du seĝoj
tri kursi – tri seĝoj
men kursi – multe da seĝoj; seĝoj

Genro

Pandunia ne havas gramatikan genron (t.e. maskla, femala kaj neŭtra kategorioj).

Kelkaj vortoj enhavas naturan genron. Ekzemple fem (virino) estas femala kaj man (viro) estas maskla.