Pandunia - egale monda lingvo
Vidpunktoj al nia mondo
Ofte homoj vidas mondan mapon kiel ĉi sube. Ĝi estas la renoma Merkatora projekcio. En tia mapo la tera surfaco estas ege distordita.
Kial? Ĉar la mondo estas globa kaj ne plata kiel normala mapo! Egalareaj projekcioj, kiel projekcio de Peters ĉi sube, montras landan areon ĝuste. Komparu areojn de Groenlando kaj Afriko sur la mapoj de Merkator kaj Peters. Groenlando ŝajnas pli granda sur la Merkatora mapo, sed la mapo de Peters montras ĝuste ke la areo de Afriko estas 14-oble pli granda ol la areo de Groenlando.
Tio estas la fizika mondo. Ni vivas ankaŭ en la mondo de landoj kaj nacioj. En normalaj mapoj de landoj, areoj estas geografiaj.
Sed la ĉi suba mapo montras areojn de landoj laŭ ilia nombro de loĝantoj.
Verkistoj de Pandunia opinias ke la mondlingvo devas reprezenti la homa mondo, ne la mondoj de politika aŭ kultura potenco. Ĉiu parto de vorto kaj ĉiuj kulturoj devas esti pensita kiel egalaj. La gramatiko devas esti facila al ĉiuj. Do la gramatiko devas havi universalajn trajtojn.
La vortaro devas esti egale monda. Ĝi devas enhavi la plej vaste uzatajn vortojn. Pli ol duono de la vortaro devas esti konata en Azio.
La vortaro de Pandunia venas el kvin fontoj.
- orientazia internacia vortaro (el la ĉina, la japana, la korea, la vjetnama, ktp.)
- sudazia internacia vortaro (el barataj lingvoj, la taja, la indonezia, ktp.)
- okcidenta internacia vortaro (el la eŭropaj kaj la amerikaj lingvoj)
- afrikazia internacia vortaro (el la araba, la turka, la urdua, ktp.)
- afrikaj vortoj (el la lingvoj de subsahara Afriko)
Internaciaj vortoj
Ekzistas kelkaj internaciaj vortprovizoj.
Hartmut Traunmuller dividis la mondon en kvar ĉefajn kulturajn sferojn en sia artikolo A Universal Interlanguage: Some Basic Considerations. La lingvoj en la sama kulturkomunumo havas komunajn vortojn kaj kulturajn konceptojn. La kvar ĉefaj kulturaj sferoj estas:
- la eŭropa (okcidenta) kulturkomunumo
- la afrikazia (islama) kulturkomunumo
- la sudazia (barata) kulturkomunumo
- la orientazia (ĉina) kulturkomunumo
La suba monda mapo montras ilin preskaŭe.
Legu pli pri la internaciaj vortaroj.
Metodo por prunti vortojn al pandunia
Vortoj de pandunia venas el kelkaj de la plej vaste parolataj lingvoj de la mondo. Estas metodo por prunti vortojn. La tri ĉefaj kondiĉoj por prunti vortojn estas:
- Egaleco: Vortoj estas pruntita egale de diversaj regionoj de la mondo.
- Vasteco: Pandunia pruntas vaste uzatajn, internaciajn vortojn.
- Simpleco: Simple prononceblaj vortoj estas pli bonaj.