Saltu al enhavo

Bazaj reguloj

  1. Mondaj vortoj: Pandunia estas egala monda lingvo. Internaciaj vortoj estas pruntita de ĉiuj partoj de la mondo al Pandunia. Oni adaptigas al la prononcaj kaj skribaj sistemoj de Pandunia. Nur unu baza vorto estas pruntita kaj aldonaj vortoj estas kunmetitaj laŭ regulo 10.
  2. Prononco: Ĉiu vorto elparoliĝas kiel ĝi skribiĝas. Neniu litero estas silenta. Nur minusklaj literoj estas necesaj.
  3. Akcento: La akcento estas sur la silabo, kiu estas antaŭ la lasta konsonanto.
  4. Pronomoj:
    • La personaj pronomoj estas: mi mi, tu vi (ununombre), da ĝi, li aŭ ŝi, mimen ni, tumen vi (multenombre), damen ili.
    • La posedaj pronomoj estas: mi su mia, tu su via, da su ĝia, lia aŭ ŝia, mimen su nia, tumen su via, damen su ilia.
    • La demandaj pronomoj estas: ke kiokiu, ke su kies.
  5. Substantivoj: Substantivoj ne ŝanĝiĝas laŭ nombro aŭ genro. Nature, ili estas nek virgenraj, nek ingenraj, nek ununombraj, nek multnombraj.
  6. Nombrovortoj: La kardinalaj nombroj estas:
    • 0 siro, 1 un, 2 du, 3 tri, 4 nelu, 5 lima, 6 luka, 7 ceti, 8 bati, 9 tisa, 10 des.
    • Pli ol dek: 11 des un, 12 des du, 13 des tri, ktp.
    • Dekoj: 20 du des, 30 tri des, 40 nelu des, ktp.
    • Centoj: 100 un sento, 200 du sento, 300 tri sento, ktp.
    • Miloj: 1000 un kilo, 2000 du kilo, 3000 tri kilo,ktp.
    • La ordaj nombroj havas sufikson me: un me (la unua), du me (la dua), tri me (la tria), ktp.
  7. Modifaj vortoj: Adjektivoj kaj adverboj havas saman formon. Ili antaŭas la vorton, kiun ili modifas.
    • un suga loge – rapida parolo.
    • tu suga loge. – Vi rapide parolas.
  8. Verboj: Verboj ne ŝanĝiĝas laŭ persono, nombro aŭ tempo. Helpaj verboj indikas tempon.
    • zai indikas nunan agadon.
    • le indikas finigitan agadon kies rezulto estas grave en la nuna situacio.
    • pas indikas pasintan agadon.
    • xa indikas estontan agadon.
  9. Vortordo:
    • La normala vortordo estas subjekto–verbo–objekto. La sama ordo estas uzata kaj en deklaroj kaj en demandoj.
    • Pasiva frazo estas kreita per helpo de verbo be. Oni povas atingi similan rezulton per la nepersona pronomo se.
      • pandunia be loge. – Pandunia estas parolita.
      • se loge la pandunia. – Oni parolas pandunian.
    • En la ĉarnira konstruo la objekto de la unua verbo rolas kiel la subjekto de la dua verbo.
      • mi cing tu loge pandunia. – Mi petas ke vi parolas Pandunia.
    • Oni povas forĵeti pronomojn kiam ili estas nenecesaj.
      • mi cing tu loge pandunia.cing loge pandunia. – Bonvolu paroli Pandunian.
  10. Vortfarado: Oni povas krei novajn vortojn kunmetante aliajn vortojn. La ĉefa vorto ĉiam staras je la fino.
    • posta ("poŝto") + kasa ("kesto") = posta kasa ("leterkesto")