0. Lingva spirito

Frazoj en naturaj lingvoj estas pezaj je neutilaj informoj. Tre ofte, larĝsenca vorto kaj kunteksto sufiĉas por transdoni la gravajn informojn. Pandunia havas larĝsencajn vortojn, kaj oni povas facile precizigi ilin. Oni diru nur tion, kion oni volas diri, sen malfaciligi esprimadon per informoj evidentaj aŭ erarkaŭzaj gramatikaĵoj. Kiam informo ne estas ĉiam utila, ĝi ne estas deviga en Pandunia. Se kunteksto ne sufiĉas por kompreni, tiam oni precizigas.


1. Substantivoj

Substantivoj ne ŝanĝiĝas. Ili ne estas devigaj se evidentaj, sed forigi ilin ne estas rekomendate por komencantoj.

mau - kato, katoj, la kato, la katoj, katino, katinoj, la katino, la katinoj, katiĉo, katiĉoj, la katiĉo, la katiĉoj …

1.1 Precizigi gramatikan nombron

Kiel por ĉio, la signifo estas tiu, kiu plej taŭgas kun la resto aŭ la kunteksto. Tamen, oni povas facile precizigi per adjektivo.

loge - vorto, vortoj
un loge - (unu) vorto
poli loge - (pluraj) vortoj
do loge - du vortoj

1.2 Precizigi definitecon

La ideo ke io estas montrata aŭ jam menciita povas esti aldonata per sa kiu signifas (ĉi) tio(n)(ĉi) tiu(j)(n) antaŭ substantivo.

liste - listo, la listo
sa liste - la listo (= tiu listo)

1.3 Kombinado

Kiam du substantivoj staras apud la alia, ili ekhavas la signifon de kunmetita vorto. La dekstra substantivo donas la naturon de la kombinado.

loge liste - vortaro (= vort-listo)

1.4 Nombroj

nul - 0
un - 1
do - 2
sam - 3
car - 4
lim - 5
sis - 6
set - 7
bat - 8
noi - 9
un nuldes - 10
do dodo des do - 22
un nul nulhon - 100
do nul undo hon un - 201
un nul nul nulkilo - 1 000
mega … - 1 000 000
giga … - 1 000 000 000

do mes - du monatoj (= du-monato)
mes do - februaro


2. Personaj pronomoj

Ili funkcias kiel substantivoj.

mi - mi, min
tu - vi, vin
ye - ŝi, li, ri, ĝi, ŝin, lin, rin, ĝin, …
mimen - ni, nin
tumen - vi, vin
yemen - ili, ilin

2.1 Precizigi sekson

ye - ŝi, li, ri, ĝi
man ye - li
fem ye - ŝi
xe ye - ĝi

2.2 Precizigi refleksivecon

ye toca ye - Ĝi tuŝas ĝin, Ĝi tuŝas sin
ye toca sa ye - Ĝi tuŝas ĝin (= Ĝi tuŝas tiun ĝin)
ye toca se ye - Ĝi tuŝas sin (= Ĝi tuŝas propran ĝin) (Vidu se kiel "own" aŭ "self" (angle), "propre" (france))


3. Modifiloj (Adjektivoj kaj Adverboj)

Ili ne ŝanĝiĝas. Antaŭ verbo aŭ je la fino de frazo, modifilo estas adverbo.

waf haba fani nam. - Hundoj havas amuzan nomon.
tu sundar sona. - Vi bele dormas.
bon waf. - Bona hundo.
tu baxa pandunia bon. - Vi parolas Pandunia bone.

3.1 Komparoj

fem si sem bon ka man - Ino estas same bona kiel iĉo.
pandunia si max bon ka englix - Pandunia estas pli bona ol la Angla.
munkin pandunia si maxim izi - Eble Pandunia estas (la) plej facila.
mi kar min multo ka mi loga - Mi faras malpli multe ol mi diras.
mi kana alkol minim multo - Mi konsumas alkoholon malplej multe.


4. "Tabelvortoj"

Pandunia ne havas tabelvortojn, sed oni povas facile rekrei ilin (kaj pliajn) per libera kombinado de substantivo kun substantivo, aŭ per adjektivo kun substantivo.

sa - tio(n), tiu(j)(n), ĉi tio(n), ĉi tiu(j)(n), tiam, ĉi tiam, tia(j)(n), ĉi tia(j)(n) …
ke - kio(n), kiu(j)(n), kiam, kia(j)(n), kiel, kiom, kial …

4.1 Precizigi proksimecon lokan, tempan aŭ teman

sa - tio, ĉi tio
jin sa - ĉi tio (= proksima tio)
far sa - tio (= fora tio)

4.2 Precizigi tipon

ke - kio, kiu, kia, kie, kiam, kial, kiel, kiom
ke xe - kiu afero (= kio)
ke jen - kiu homo (= kiu (ofte))
ke yang - kiu tipo (= kia aŭ kiel)
ke lok - kiu loko (= kie)
ke sat - kiu momento (= kiam)
ke koz - kiu kaŭzo/rezono (= kial)
ke metod - kiu metodo (= kiel (ofte))
ke numer - kiu nombro (= kiom)

jin sa lok - ĉi tie

Notu ke eblas krei ajnan korelativon tiel:

un lok - ie
nul lok - nenie
multi lok - multloke
mei lok - ĉie (= ĉiuloke)
pitsa lok - pic-loke  


5. Demandoj kaj respondoj

5.1 Demandoj

La vorto ke indikas demandon pri afero. La nedeviga vorto kia (la verbo "demandi") indikas demandon pri vereco de frazo. Notu ke ke estas uzata nur por demandoj. Por la rilata uzo de kie (Mi ŝatas tion, kion vi faras), vidu la pivotan strukturon.

tumen kar ke? - Vi faras kion? (= Kion vi ĉiuj faras?)
tu kana ke pingo? - Vi manĝis kiun pomon? (= Kiun pomon vi manĝis?)

(kia) waf kana mau? - (Ĉu) hundoj manĝas katojn?

5.2 Respondoj

wang - flava sa si wang - tio estas (la) flava
sa pingo si wang pingo - tiu pomo estas (la) flava pomo

si - jes
no - ne
waf si kana mau - hundoj ja manĝas katojn
waf no kana mau - hundoj ne manĝas katojn

si estas aparta vorto. Ĝi funkcias kiel pozitiva adverbo antaŭ verbo, sed ankaŭ kiel la verbo "esti/ekzisti".


6. Verboj

Verboj ne ŝanĝiĝas. Subjekto troviĝas maldekstre de verbo. Objekto troviĝas dekstre de verbo. La dekstra parto ne estas deviga.

mi vol panyo - Mi volas amikon
mi darsa loge - Mi lernas vorton
pando suku pandunia - Pandoj ŝatas Pandunia

mi kana pan - Mi manĝas panon (= Mi konsumas panon)
tu kana su - Vi trinkas akvon (= Vi konsumas akvon)
ye kana alkol - Li drinkas akoholon (= Li konsumas alkoholon)

6.1 Precizigi tempon

loga - diris, diras, diros, ĵus diris, baldaŭ diros, …
gon loga - diris (= antaŭe diris)
nun loga - diras (= nun diras)
futur loga - diros (= poste diros)
gang loga - ĵus diris
sun loga - baldaŭ diros

6.2 Precizigi modon

loga - diras, dirus, diru, …
munkin loga - dirus (= eble diras)
mus loga - diru (= devas diras)

mus - devas, devus, devu, …
munkin gon mus - eble devis, devintus (= estus devinta)

6.3 "Aktiva kaj pasiva voĉo"

Verboj havas du tipojn: la a-verbo kaj la u-verbo. Por u-verbo, la subjekto estas la objekto de la a-verbo, kaj la objekto estas la subjekto de la a-verbo. Notu, ke kelkaj el la plej oftaj a-verboj ne nepre devas finiĝi per a (klarigo en la parto pri finaĵoj).

suka - plaĉi al
suku - ŝatas
doka - legi
doku - esti legata de / legiĝi
kana - konsumi
kanu - esti konsumata de / konsumiĝi

mi doka - mi legas
mi doka buk - mi legas libron
buk doku - libro estas legata (= libro legiĝas)
buk doku mi - libro estas legata de mi

Tamen, oni povas daŭre konsideri ke la lingvo ĉiam uzas la vorton Subjekto-Verbo-Objekto kaj ke verboj neniam ŝanĝiĝas, ĉar oni povas vidi suku kaj suka kiel apartajn verbojn.

6.4 Utila ekzemplo: haba kaj habu

haba - havi
habu - esti havata de, de

mi haba mau - mi-a kato = mi havas katon
mau habu mi - kato de mi = kato havata de mi


7. Pivota strukturo

Objekto de unua verbo povas esti subjekto de dua verbo.

mi vola mi yema kek - Mi volas, ke mi manĝu kukon (= Mi volas "mi manĝas kukon")
mi pensa tu darsa bon - Mi pensas, ke vi lernas bone (= Mi pensas "vi lernas bone")
ye doka buk kitabu mi - Li legas libron, kiun skribis mi
tu loga jumle karu mi - Vi diras frazon, kiun faris mi
mi suku kena yema = mi suku mi kena mi yema - Mi ŝatas povi manĝi. (Kiam substantivo estas evidenta, oni povas forigi ĝin)

Plej ofte, ĉio kio troviĝas dekstre de verbo estas la objekto de tiu verbo, sed kelkfoje nur la unua posta substantivo estas la objekto. Tamen, ne ekzistas granda diferenco inter "Mi volas min, kiu manĝas kukon" (mi volas mi kana kek) kaj "Mi volas, ke mi manĝu kukon" (mi volas mi kana kem). Niaj provadoj en Telegram ne montris veran problemon.

Se estas risko de miskompreno, eblas evidentigi la objekton de verbo voĉe per laŭteco, aŭ skribe per signoj " aŭ ,. Ni ĉiuokaze rekomendas fari mallongajn frazojn, kun malmultaj verboj. Eblas mencii substantivon de lasta frazo per "sa".

tu loga jumle. mi kar sa jumle. - Vi diras frazon. Mi faris tiun frazon.

7.1 "ke-subfrazoj"

En Esperanto, subfrazo per ke kutime havas tiun strukturon: S V ke, S V. Tiam oni rapide povas traduki forigante , ke.

mi vola tu yema - Mi volas , ke vi manĝu

7.2 "ki--subfrazoj"

En Esperanto, subfrazoj per ki-vorto kutime havas tiun strukturo: S V O, O S V. Tiam oni povas traduki (1) forigante la korelativojn (2) aldonante sa (3) ŝanĝante a-verbo al u-verbo aŭ inverse (4) metante la malnovan subjekton kiel objekton.

mi vola sa kanu tu - Mi volas (tion), kion vi manĝas
mi vola sa pingo kanu tu - Mi volas (tiun pomon), kiun pomon vi manĝas


8. Prepozicioj

8.1 La 6 prepozicioj

ze - el, de (deiro), post / post kiam, ĉar
na - kun, je, apud, ĉe, ĉirkaŭ, en, inter, super, sub, sur, tra, dum, laŭ, pri
to - al, por, antaŭ / antaŭ ol, ĝis
be - sen
du - de, da

Tiuj kunigoj de prepozicioj ne estas hazardaj, ili troviĝas en multaj naturaj lingvoj. En la Angla "to" povas signifi "to (al)" kaj "in order to / for (por)", kaj "since" povas signifi "from (ekde)" kaj "because (ĉar)".

mi enda ze kamar (= mi cuta kamar) - Mi iras el la ĉambro. (Loko indikas ke temas pri movo)
mi sona ze mi no suku dunia - Mi dormas ĉar mi ne ŝatas la mondon. (Verbo iom indikas ke temas pri kaŭzo)
mi yema ze do hor - Mi manĝos post du horoj (= Mi manĝos el du horoj). (Daŭro indikas ke temas pri daŭro)
mi si na darse lok - mi estas en la lernejo. (Loko indikas ke temas pri loko)
sup si na meza - La supo estas sur la tablo. (Oni kutime metas aferojn sur tablo, kaj ne sub)
tu sona na mi kara - Vi dormas dum mi laboras. (Verbo indikas ke temas pri samtempa ago)
mi enda do kafe kan (= mi enda kafe kan) - Mi iras al kafejo. (Loko indikas ke temas pri movo)
mi kara do tu - Mi laboras al/por vi. (Ne ekzistas grava diferenco tie inter "labori al" kaj "labori por")
tu muso cinga do tu yema - Vi petu por ke/antaŭ ol vi manĝas. (Memoru: la plej verŝajna venkas)
mi kitaba na karbon - Mi skribas per karbo.
mi vizita dunia na tu - Mi vizitas la mondon kun vi. (Se oni ne kutime uzi "vi", verŝajne temas pri akompano)
sa si darse grup du pandunia - Tio estas kurso de Pandunia.
no si multe du loga - Ne estas multe da vortoj. ("De" inkluzivas la sencon de "Da")

La lasta prepozicio estas da, ĝi funkcias kiel du, sed la dekstro kaj maldekstro estas inversigita. da ne estas tiel ofte uzata kiel du, sed ĝi estas utila por montri ajnan rilaton, kiel rilaton de posedo: mi da panyo = mi -a amiko.

8.2 Precizigi prepozicion

Post prepozicio, oni povas aldoni substantivon kaj du. Oni tiel povas rekonstrui la prepoziciojn de sia denaska lingvo. Jen ekzemplo por Esperanto.

je : na
de (posedo) : du / na he du
de (eco) : du
de (komenco-loko) : ze / na kaixe du
da : du / na made du
antaŭ (loko) : na / na rukul du
malantaŭ (loko) : na / na ruk du
apud/ĉe (loko) : na / na jine du
ĉirkaŭ (loko) : na / na wen du
ĉirkaŭ (proksimumo) : na / na sirko du
ekster : na way du
en (loko) : na / na in du
inter (pozicio) : na / na inter du x i x
inter (elektoebloj) : un ze x i x i x
kontraŭ (malfavore al) : to (ye) no mede x
malpost (tempo) : to / na ante du
post (tempo) : ze / na bada du
sub (loko) : na xia du
super (loko) : na xiaul du
sur (loko) : na / na par du
tra (loko) : na krus du
al (destino) : to
el (fonto) : ze / na asle du
ĝis (limo de ago) : to / to limit du / na limit du
anstataŭ : na vis du
dum (daŭro) : na / na dur du
krom (aldono) : na maxe du
krom (escepto) : na mine du
kun (kunago) : na / na grup du
laŭ (direkto/instrukcioj) : na / na cinge du / na forme du
laŭ (vidpunkto) : na / na wide du
malgraŭ : na / na sabe du
per (ilo) : na / na tul du
per (maniero) : na / na tul du
por (celo) : to / to (mi) mede x / na gol du
por (profitanto) : to
por (bazo de taksado) : na yang du
pri (temo) : na tem du
pro (kialo) : ze / ze koz du / na koz du
sen (malesto) : be

En Esperanto multaj verboj estas netransitivaj, sed estas ofte akompanataj de la sama prepozicio (labori pri, pensi pri, kuri en, manki al, …). En Pandunia, ajna verbo povas esti uzata transitive (sufiĉas aldoni objekton). Tiam, la signifo de la verbo ofte estas tiu kun la plej ofta prepozicio (prilabori, pripensi, enkuri, almanki). Pro tio, prepozicioj ne estas tiom ofte bezonataj.

8.3 Rilata subfrazo per "du"

Oni povas imiti rilatan subfrazon per la pivota strukturo, tamen ankaŭ eblas fari tion malpli koncize aldonante du. Tio utilas por komencantoj, kiuj ankoraŭ ne povas rapide alterni tipon de verbo.

mi vola sa volu tu - Mi volas (tion), kion vi volas
mi vola sa du tu vola - Mi volas (tion), kion vi manĝas (= Mi volas tion de via manĝado.)

Por Esperantistoj, tio estas kvazaŭ anstataŭigi la ki-vorton per "du".

mi denga sa den du pandunia si day bax - Mi atendas la tagon, kiam pandunia estos granda lingvo


9. Konjunkcioj

manux i hewan - homo kaj besto
hero u goro - heroo porko
ama no jen loga sa - sed/tamen neniu diras tion
mi si suka jadi mi si mau - Mi estus feliĉa, se mi estus kato
mi no saba jadi mi si ver - Mi ne scias, ĉu mi veras
mi no aha to mi haha - Mi ne komprenas, do mi ridas


10. Derivado

10.1 Nedeviga finaĵo por baza vortotipo

En Esperanto, normalaj radikoj povas esti a/e-bazaj, o-bazaj kaj i-bazaj. (Tiu informo konsulteblas en bonaj vortaroj.) En Pandunia, kiam vorto estas uzata en sia baza formo, skribi aŭ elparoli la finaĵon ne estas devige. Estas kvazaŭ diri en Esperanto "Mi ŝat manĝ pom".

loga - diri
logu - esti dirata (de) / diriĝi
logi - dira / dire
loge aŭ log - diro / vorto (log estas baze substantivo)

nova - novigi
novu - esti novigita (de) / noviĝi
novi aŭ nov - nova / nove (nov estas baze modifilo)
nove - novo / novaĵo

10.2 Ŝanĝi la vortotipon

Oni povas ŝanĝi la finaĵon por krei pliajn facilajn vortojn. Tio similas al Esperanto, kun kelkaj diferencoj:

  • Kiam modifilo-baza vorto iĝas verbo, la signifo estas igi kiel la modifilo.

    nov(i) - nova / nove
    nova - novigi (pensi ke ĉiuj verboj estas transitivaj helpas memori)
    si nov(i) - novi = esti nova / esti nove

  • Kiam verbo-baza vorto iĝas substantivo, la signifo estas la produktaĵo de la ago.

    kitab(a) - skribi
    kitabe - skribaĵo
    kitabe kar - skribo / skribado

  • Kiam verbo-baza vorto iĝas modifilo, la signifo estas la rezulto de la ago.

    kitab(a) - skribi
    kitabi - skribita / skribata
    na kitabe - per skribaĵo = skriba

10.3 Sufiksoj

Sufiksoj similas al tiuj de Esperanto. Ili permesas aktive konstrui novajn vortojn, el tiuj jam konataj. Tamen, notu ke ili ne estas tiom utilaj (nek precizaj), ĉar oni ofte povas anstataŭe fari kombinadon, metante du substantivojn unu apud la alian: net lok = retejo.

10.3.1 -ar

kaixa - komenci ; kaixar - komencanto
baka - baki ; bakar - bakisto
komputa - komputi ; komputar - komputilo
marta - mortigi ; martar - mortiganto

10.3.2 -ur

kriata - krei ; kriatur - kreaĵo
marta - mortigi ; martur - mortigato  

10.3.3 -ia

manux(e) - homo ; manuxia - homeco, homaro
kristi - kristano ; kristia - kristanismo
jive - vivo ; jivia - vivoscienco
rus - rusa ; rusia - rusio
nov - nova ; novia - noveco

10.3.4 -is-

kana - manĝi ; kanisa - manĝigi saba - koni/scii ; sabisa - konigi/sciigi

10.3.5 -ul-

liga - ligi ; ligula - malligi
suku - ŝati ; sukulu - malŝati
bon(i) - bona ; bonul(i) - malbona

Gramatiko

Ĉi tia teksto temas pri la vortklasoj kaj la sintakso de pandunio.

Bazaj reguloj

  1. Ĉiu vorto elparoliĝas kiel ĝi skribiĝas. Neniu litero estas silenta. Nur minusklaj literoj estas necesaj.
  2. La akcento estas sur la silabo, kiu estas antaŭ la lasta konsonanto.
  3. Substantivoj ("Esencovortoj") ne ŝanĝiĝas laŭ nombro aŭ genro. Nature, ili estas nek virgenraj, nek ingenraj, nek ununombraj, nek multnombraj.
  4. Kiam adjektivo antaŭas substantivon, ĝi funkcias kiel modifovorto. Kiam ĝi sekvas substantivon, ĝi rolas kvazaŭ adjektiva verbo.
    • ekz. bon pan = Bona pano. pan bon = (La) pano bonas.
  5. Oni povas krei novajn vortojn kunmetante aliajn vortojn. La ĉefa vorto ĉiam staras je la fino. Malkiel en Esperanto, en pandunio oni ne algluas vortojn.
    • ekz. poste sanduk = leterkesto
  6. En frazoj faritaj per transitiva verbo, oni uzas la vortordon subjekto-verbo-objekto.
    • ekz. mi penta meza. = Mi kolorigas tablojn.
  7. En frazoj kiuj havas pasivan sencon, rolas nur subjekto kaj verbo.
    • ekz. ye pentu. = Ĝi koloriĝas.
  8. La objekto de transitiva verbo povas roli kiel la subjekto de sekvanta verbo en la frazo. Tia strukturo nomiĝas la ĉarnira strukturo
    • ekz. mi cing tu dar pesa. = Mi petas vin (por) doni monon.
  9. Eblas forigi pronomon kiam ĝia senco estas evidenta.
    • mi kia tu baxa pandunia?kia tu baxa pandunia? = Ĉu vi parolas pandunion?
    • mi cing tu loga klar.cing loga klar. = Bonvolu paroli klare.

Vortospecoj

En pandunio, vortoj estas senfleksiaj. La vortospeco dependas de la signifo de la vorto, ne ĝia formo.

Jen la vortospecoj en pandunio:

  1. La Esencovorto (substantivo) prezentas aĵon, personon, abstraktan ideon aŭ propran nomon. Ekz. ŝtono, tablo, roboto, kato, homo, urbo, Londono ktp.
  2. La Modifovorto (adjektivo/adverbo) priskribas econ de tio, kio estas prezentita de alia vorto. Ekz. bona, malbona, granda, rapide ktp.
  3. La Kvantovorto (numeralo) estas vorto kiu indikas la nombron aŭ kvanton de io.
  4. La Agovorto (verbo) indikas agon aŭ okazon. Ekz. manĝi, paroli, rigardi kaj pensi.
  5. La Rolvorteto (partikulo) estas struktura aŭ abstrakta vorto, kiu havas specialan rolon. Ekz. jes, ne, sed, se ktp.

Esencovortoj (substantivoj)

Esencovorto estas vorto kiu prezentas aferon. Esencovortoj estas senfleksiaj, kiel aliaj vortospecoj en pandunio. Do oni uzas la saman formon por ununombra, multnombra, difina kaj nedifina senco.

batu - ŝtono, ŝtonoj, la ŝtono, la stonoj
meza - tablo, tabloj, la tablo, la tabloj
su - akvo

Plejofte la nombro kaj la difineco estas evidenta, se ĝi estas jam priklarigita antaŭe en la teksto aŭ pro ĝenerala kono. Ekzemple, normale la vorto surya temas pri la suno kaj luna temas pri la luno; nia nura suno kaj luno.

Kunmetante du aŭ pli da vortoj, oni kreas novan vorton. La lasta vorto en tia kunmetita ĉeno estas la kerna vorto. La aliaj vortoj, kiuj antaŭas la kernan vorton, nur modifas ĝian sencon.

surya guang - suna lumo
luna guang - luna lumo
luna batu - luna ŝtono

Facila maniero por emfazi multecon estas repeti la vorton.

batu batu - ŝtonoj, multe da ŝtonoj
tara tara - steloj, multe da steloj

Modifovortoj (adjektivoj/adverboj)

Modifovorto estas vorto, kiu priskribas econ de alia vorto. En pandunio, Modifovortoj antaŭas la Esencovorton aŭ Agovorton kiun ili modifas.

day batu - granda ŝtono
cung batu - peza ŝtono
day meza - granda tablo
gaw meza - alta tablo

Kiam Modifovorto sekvas Esencovorton, ĝi rolas kvazaŭ verbo, kiu indikas staton. Tio estas, kiel adjektivaj verboj en Esperanto.

batu day. - La ŝtono grandas.
meza gaw. - La tablo altas.

Kompreneble, eblas ke Modifovortoj aperu je ambaŭ flankoj de Esencovorto.

day meza gaw. - La granda tablo altas.

Kvantovortoj (numeraloj)

Kelkfoje la kvanto de la priparolata objekto estas jam konata laŭsituacie. Ekzemple la vorto surya (suno) normale temas pri unu suno, ĉar ekzistas nur unu.

Oni esprimas kvanton aŭ nombron per Kvantovortoj. Nombro staras antaŭ la vorto aŭ vortoĉeno kies kvanton ĝi indikas.

un tara - unu stelo
do tara - du steloj
sam tara - tri steloj
xaw tara - kelkaj steloj

Se la Kvantovorto estas ordonombro, ĝi aperas post la vorto kiun ĝi modifas.

fen un - la unua parto
fen do - la dua parto
fen sam - la tria parto

Jen la ĉefaj nombroj:

  • 0 nul
  • 1 un
  • 2 do
  • 3 sam
  • 4 car
  • 5 lim
  • 6 sis
  • 7 set
  • 8 bat
  • 9 noi

Pli grandajn nombrojn oni kreas simple per kunmeti nombrojn; ekzakte kiel en la matematiko.

  • 10 un nuldes
  • 11 un un
  • 12 un do
  • 13 un sam
  • 20 do nul
  • 21 do un
  • 22 do do
  • 100 un nul nulhon
  • 101 un nul unhon un
  • 200 do nul nuldo hon

Por la nombroj pli grandaj ol 999, eblas uzi la oblajn prefiksojn el la Sistemo Internacia de Unuoj. Do ekzemple kilo indikas miloblecon.

  • 1000 kilo
  • 1 000 000 mega
  • 1 000 000 000 giga
  • 1 000 000 000 000 tera
  • 1015 peta
  • 1018 eksa
  • 1021 zeta
  • 1024 yota

Pronomoj

Personaj pronomoj

Pronomoj povas aperi anstataŭ Esencovortoj aŭ ĉenoj da Esencovortoj.

mi - mi
tu - vi (ununombre)
ye - li, ŝi, ri, ĝi
mimen - ni
tumen - vi _(multnombre)
yemen - ili

se - si (mem)

Rimarko: La refleksiva pronomo se povas uziĝi por ĉiuj personoj. Do ĝi rilatas al ĉiuj tiaj uzadoj en Esperanto, kiel: mi(n) mem, vi(n) mem, ni(n) mem kaj si(n).

mi wida se - Mi vidas min.
ye wida se - Ŝi vidas sin.

Montrovorto

Sa estas la ĉefa Montrovorto en pandunio. Ĝi enhavas la signifon de tio, ĉi tio, tiu kaj ĉi tiu.

La proksimecon oni povas indiki antaŭmetante la vortojn jin (proksima) aŭ far (fora), kiam tio estas bezonata.

sa - (ĉi) tio, (ĉi) tiu
sa jin - ĉi tio, ĉi tiu (proksima)
sa far - tio, tiu (fora)

Montrovortoj povas roli kiel Modifovortoj.

sa batu. - Tiu ŝtono.
sa si batu. - Tio estas ŝtono.
sa batu cung. - Tiu ŝtono pezas.

Demandaovorto

Ke estas la ĝenerala demandovorto en pandunio. Ĝi funckias kiel la demanda senco de la vortoj kiu kaj kio.

ke? - Kiu?/Kio?
ke xe? - Kio? (Kiu afero?)
ke yan? - Kiu? (Kiu persono?)
ke sat? - Kiam? (Kiu tempo?)
ke yang? - Kiel? (Kiu maniero?)
ke koz? - Kial? (Kiu kaŭzo?)


Stata predikato

Frazoj normale konsistas el subjekto kaj predikato. En la plej simplaj frazoj la subjekto estas substantivo aŭ pronomo, kaj la predikato estas adjektivo, kiu indikas la staton.

mi bon. - Mi bonas.
sara bon. - Sara bonas.
batu cung. - La ŝtono pezas.

Eblas ankaŭ, ke la subjekto estas pronomo, kaj la predikato estas substantivo.

ye sara. - Ŝi estas Sara. (Laŭvorte: ŝi Sara)
ye batu. - Ĝi estas ŝtono. (Laŭvorte: ĝi ŝtono)

Kiam vortoj de la sama speco aperas kune en tia strukturo, endas disigi ilin per la vorteto ya (jes). yemen eblas uzi ya tiurole ankaŭ en normalaj situacioj.

ye si mi. - Ĝi estas mi.
sa si batu. - Tio estas ŝtono.
batu si day. - Ŝtono estas granda.
jowan si sundar. - Juna estas bela.

Kiam temas pri nei ion (ekzemple kiam io ne okazas aŭ io ne estas ia), oni uzu no (ne) anstataŭ ya.

mi no tu. - Mi ne estas vi.
batu no hewan. Ŝtono ne estas animalo.
jowan no sundar. - Juna ne estas bela.

Aga predikato

En predikatoj, kiuj indikas agon, la ĉefa vorto estas Agovorto (verbo). En pandunio, Agovortoj facile distingeblas, ĉar ili plejofte finiĝas per -a-u.

Aktivaj frazoj ofte havas la vortordon subjekto-verbo-objekto (SVO), kiu estas la normala vortordo en la angla kaj multaj aliaj lingvoj, kiel ekzemple la franca, la hispana, la ĉina kaj la araba.

mi kana pingo. - Mi manĝas pomojn.
mi auda musik. - Mi aŭdas muzikon.
mi wida tu. - Mi vidas vin.

Ankaŭ la vortordo subjekto-objekto-verbo (SOV) eblas. Tiu estas normala vortordo en kelkaj aliaj lingvoj, kiel ekzemple la japana, la korea, la turka, la persa kaj la lingvoj de Barato.

mi musik audu. - Mi aŭdas muzikon (Laŭvorte: Mi muziko[n] aŭdas.)
mi tu widu. - Mi vidas vin. (Laŭvorte: Mi vi[n] vidas.)

La pasivan voĉon oni formas eligante la agantan subjekton el la SOV-a vortordo, tiel ke nur restu objekto kaj verbo.

tu widu. - Vi vidiĝas.
musik audu. - Muziko aŭdiĝas.
Sed ofte oni uzas la helpantan verbon bei por la pasiva senco.

tu bei wida. - Vi estas vidata.
musik bei auda. - Muziko estas aŭdata.

Verboĉenoj

En verboĉeno du verboj havas la saman subjekton kaj la dua verbfrazo estas la objekto de la unua verbo.

  1. mi enda dom. - Mi iras hejmen.
  2. mi ken enda dom. - Mi povas iri hejmen.
  3. mi wol ken enda dom. - Mi volas povi iri hejmen.
  4. mi mus enda dom. - Mi devas iri hejmen.

Ĉarnirfrazoj

La ĉarnira konstruo estas tre grava konstruo en pandunio. Ĝi estas ankaŭ la bazo por aliaj konstruoj.

Ĉarnira konstruo konsistas el subjekto, verbo kaj objekto, kiu ankaŭ estas subjekto por la sekvanta verbo.

ye cing mi enda dom. - Ĝi petas min iri hejmen.
ye les mi enda dom. - Ĝi lasas min iri hejmen.
ye mus mi enda dom. - Li devigas min iri hejmen.

La unua variaĵo de la ĉarnira konstruo estas kreata per forigo de la unua subjekto, ĉar ĝi estas memkomprenebla en la kunteksto.

mi kia tu enda dom. - Mi demandas (ĉu) vi iris hejmen.
kia tu enda dom? - Ĉu vi iris hejmen?

Ĉi tiu estas tipa formo de klaso da frazoj, kiuj montras rilaton aŭ vidpunkton de la parolanto al kion li parolas.

Demando: kia ye enda dom? - Mi demandas ke...
Kredo: xin ye enda dom. - Mi kredas ke...
Dubo: xak ye enda dom. - Mi dubas ke...

La dua variaĵo forigas ankaŭ la duan subjekton, kiu montras memkompreneble la aŭskultanton.

mi cing tu enda dom. - Mi petas vin iri hejmen.
cing enda dom. - Bonvolu iri hejmen.

Determinaj partikuloj

Pandunio havas du determinaj partikuloj, da kaj du. Ili malsamas nur per vortordo, sed iliaj signifoj estas samaj.

La determinaj partikuloj esprimas posedon inter alia. La partikulo da estas uzata en sekvanta ordo: unue la determinanto, meze la partikulo da kaj laste la determinato.

La partikulo du estas uzata en kontraŭa ordo: unue la determinato, meze la partikulo du kaj laste la determinanto.

Per da Per du
mi da dom - mia hejmo dom du mi - hejmo de mi
tu da dom - via hejmo dom du tu - hejmo de vi
ye da dom - lia/ŝia hejmo dom du ye - hejmo de li/ŝi/ĝi
mimen da dom - nia hejmo dom du mimen - hejmo de ni
tumen da dom - via hejmo dom du tumen - hejmo de vi
yemen da dom - ilia hejmo dom du yemen - hejmo de ili

jovan mama da dom - domo de juna patrino
batu da cung - pezo de ŝtono

dom du jowan mama - domo de juna patrino
cung du batu - pezo de ŝtono

Posedo

La determinaj partikuloj esprimas posedon inter alia. La partikulo da estas uzata en sekvanta ordo: unue la determinanto, meze la partikulo da kaj laste la determinato.

maria da mama - Maria panjo
mi da dom - mia domo
mi da papa da dom - mia patra domo

Du funkcias kiel esperanta "de".

mama du maria - panjo de Maria dom du mi - domo mia
bet du papa du mi - domo de patro mia

Adjektivaj frazoj

Normalle la adjectivo estas antaŭ la substantivo en pandunio. Oni povas meti ĝin post substantive per helpo de du.

nowi dom - nova domo
dom du nowi - domo nova

Oni povas krei pli kompleksajn adjektivojn per helpo de la determinaj partikuloj.

roza rang da lab - rozkoloraj lipoj
saman rang da yen - cielkoloraj okuloj

Kaj en la kontraŭa ordo:

lab du roza rang - lipoj rozkoloraj
yen du saman rang - okuloj cielkoloraj

Relativa frazo

Oni kreas ankaŭ relativajn frazojn per la determinajn partikulojn.

Jen du funkcias kiel esperanta "kiu".

ye si man du mi wida. - Li estas viro, kiun mi vidis.

Ankaŭ eblas uzi partikulon da. Oni ne povas esperantigi ĝin laŭvorte.

ye si mi wida da man. - *Li estas mividita viro.

Se la relativa frazo havas objekton sed ne subjekton, do la subjekto de la ĉefa frazo rolas kiel subjekto de la relativa frazo.

mi wida man du kana pingo. - Mi vidas viron, kiu manĝas pomojn.
mi wida kana pingo da_ man. - *Mi vidas pommanĝantan viron.

Modalaj partikuloj

Modalaj partikuloj estas la alia maniero por montri rilaton aŭ vidpunkton de la parolanto al kion li parolas. Verŝajne ĉiu lingvo havas almenaŭ kelkajn modalajn partikulojn. Orientaziaj lingvoj, kiel la ĉina kaj la japana, ofte havas frazfinajn modalajn partikulojn.

En pandunio, modala partikulo modifas la sekvantan vorton. Se la partikulo estas la lasta vorto de la frazo, ĝi modifas la tutan frazon.

Partikulo plus (ankaŭ) estas bona ekzemplo ĉar ĝi funkcias same kiel en esperanto.

ye kana bir plus. - Li trinkas bieron, ankaŭ.
ye kana plus bir. - Li trinkas ankaŭ bieron.
ye plus kana bir. - Li ankaŭ trinkas bieron.
plus ye kana bir. - Ankaŭ li trinkas bieron.

Notu! Ankaŭ adjektivoj povas modifi aŭ unu vorton aŭ la tutan frazon.

mi bon kitaba buk. - Mi bone skribas librojn.
mi kitaba bon buk. - Mi skribas bonajn librojn.
mi kitaba buk bon. - Mi skribas librojn bone.

Sed modalaj partikuloj povas modifi ĉiu tipo de vorto. Adjektivoj ne povas modifi pronomojn kaj nombrovortojn.